ondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj cxevaloj, la kvin
komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte
grandagxuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili sxajnis tamen
multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La
procesion fermis arego da kameloj kaj sxargxocxevaloj.
Oni starigis tendojn, cxirkaux kiuj oni ronde lokis la kamelojn
kaj cxevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko.
Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la
kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis
sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili
mangxajxojn kaj trinkajxojn.
"Kiun vi enirigas cxi tien?" alparolis la plej juna komercisto
la cxefgardiston.
Antaux ol tiu cxi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo
estas Selim Baruhx, kaj mi venas el Bagdado. Vojagxante
Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaux tri tagoj
mi sekrete liberigis min. La granda Profeto auxdigis al mi, de
malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farigxis, ke jen
mi estas cxe vi. Permesu, ke mi vojagxu kun vi. Vian protekton
vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ricxe
rekompencos vin, cxar mi estas nevo de la grandveziro."
La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhx,"
diris li, "estu bonvena en nia ombro! Gxoje ni helpos vin. Sed
antaux cxio sidigxu, kaj mangxu kaj trinku kun ni."
Selim Baruhx sidigxis cxe la komercistoj kaj mangxis kaj trinkis
kun ili. Post la mangxado, la sklavoj forigis la vazaron kaj
alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la
komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn
kaj rigardante, kiel ili ringigxas kaj malvolvigxas kaj fine
malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la
trankvilon.
"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen cxe tablo,
jen sur cxevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza
distrajxo. Mi sentas grandan enuon, cxar mi estas kutiminta vidi
post mangxado dancistojn aux auxdi kantojn kaj muzikon. Cxu vi
scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la
tempon?"
La kvar pli maljunaj komercistoj dauxrigis fumi kaj sxajnis
profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru
al vi jenan proponon. Mi opinias ke, cxe cxiu restadejo, unu el
ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus
la tempon."
"Selim Baruhx, vi diris la veron," ekkriis Ahxmet, la plej
maljuna el la kom
|