de
la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la
kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto
havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la
belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro,
kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre
rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia
turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj,
fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta
sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton
sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek
pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj
post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel
eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la
dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn
lancojn, pro timo pri ia atako.
"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel
bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos
vian karavanon?"
La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro
alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.
"Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la
rajdanto.
"Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed
al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj
kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la
vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro."
"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.
"Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar
ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas
malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi
volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon,
mi plenumos vian deziron."
La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan
pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro.
Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la
nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj
kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux,
"Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati
interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo,
mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze
ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris
halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la
karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn
k
|