. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras
eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux
hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la
auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia
cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte
pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj.
Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,
k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua
alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia
_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en
germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj
bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando
(Wurttemberg).
Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj
"Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj
lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la
poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.
Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan
verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan
amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan
suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo
Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la
Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva
stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos
vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la
fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos
suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam
mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de
_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_,"
_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj
konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la
sekvantaj pagxoj.
J. W. Eggleton.
Haubinda (Germanujo),
la 28an de Aprilo, 1910.
LA KARAVANO.
Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega
ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis
malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de
cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian
proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis
la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.
Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al
gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo;
|