e estas
Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda
cxambro. Mustafa kuregis en la cxambron kaj trovis tie Fatme'on
kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj
kolektis siajn ornamajxojn kaj vestajxojn kaj sekvis Mustafan.
Dume proponis la du rabistoj, ke oni cxion forrabu, kion oni
povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam
diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por sxteli
oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en
la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaux.
Sed, kune kun alia rabisto, li antauxe kaptis la malgrandulon kaj
elkondukis sur la korton; tie ili ligis cxirkaux lia kolo silkan
sxnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin
cxe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de
la mizerulo, ili ankaux siavice malsupreniris en la
akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaux
knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu cxi instigis ilin
forkuri kiel eble plej rapide, cxar estas tre kredeble, ke
Tiuli-Kos ilin persekutigos en cxiujn direktojn. La sekvintan
tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortusxitaj, disigxis de
Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita
sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie ensxipigxi al sia
hejmo.
Post mallonga agrabla vojagxo alvenis hejmen la miaj. Preskaux
mortigis mian maljunan patron la gxojo de la revido; en la tago
sekvinta ilian alvenon li arangxis grandan feston, en kiu
partoprenis la tuta urbo. Antaux granda kunvenintaro de parencoj
kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvocxe
ili lauxdis tiel lin kiel ankaux la noblan rabiston.
Kaj kiam li finis la rakonton, levigxis mia patro kaj alkondukis
al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocxo, "de via
kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, cxi tiun knabinon, kiel
batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian
patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al
vi pri frata amo, prudento kaj fervoro."
Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj gxoje la
vojagxantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioricxajn
arbojn, kies cxarma vidajxo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn
okulojn. En bela valo kusxis karavanejo, kiun ili elektis kiel
noktan restadejon; kaj kvankam gxi prezentis nur malmulte da
komforto kaj refresxigo, tamen la tuta vojagxantaro estis pli
gaja kaj in
|