li
trenadis iom la piedojn, cxar li surhavis grandajn, largxajn
pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antauxe. Ni infanoj kuradis
post li, kriante sencxese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni
ankaux havis gajan versajxeton, kiun ni kantis iufoje pro lia
honoro; jen gxia teksto:
"Muk, Muk, Malgranda Muk!
Logxas vi en granda domo;
Estas brava eta homo;
Unu fojon en monato
Promenadas sur la strato;
Grandkapulo, turnu vin!
Kuru, Muk, kaj kaptu nin!"
Tiamaniere ni jam ofte amuzigxis, kaj kun honto mi devas konfesi,
ke la plej forte incitadis lin mi, cxar ofte mi ektiris lin je
lia manteleto, kaj foje mi de malantauxe metis la piedon sur lian
grandan pantoflon, ke li falis sur la vizagxon. Unuamomente mi
trovis tion ekstreme ridinda; sed cxesis mia ridado, kiam mi
rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro.
Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj suficxe longan tempon li
tie restis. Mi kasxis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin
reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis
je la mano kaj, multfoje klinigxante, adiauxis cxe la pordo. Al
mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis
en mia kasxejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis
multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis
antaux mia patro. "Mi auxdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on,"
li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la
historion de tiu cxi Muk, cxar mi ne dubas, ke, kiam gxi estos de
vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaux kaj post la
rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis
dudek kvin batoj, kiujn li cxiam tre kaj tre konscience
elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon,
desxrauxbis gxian sukcenan busxpecon kaj prilaboris min pli
senindulge ol iam antauxe. Kiam la dudek kvin estis plennombre
pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri
Malgranda Muk.
La patro de Malgranda Muk, kies gxusta nomo estas Mukra, estis
respektata, sed malricxa homo, cxi tie en Niceo. Li vivis
preskaux tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun cxi li
tute ne amis, cxar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li
lasis lin pliagxigxi en granda senscieco. Ankoraux en sia
dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la
patro, homo serioza, ne cxesis lin riprocxi, ke li, kiu jam de
longe ne plu devus porti siajn sxuojn de infano, estas ankoraux
tiel naivega kaj malspri
|