an cxambron, plena de kolero kontraux sia sultanino
edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en
paco.
La sultanino, siaflanke, profunde malgxojis pro la jxusaj
okazintajxoj; sxi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto
ekposedis la koron de l' sultano, cxar gxuste tiun saman
malfelicxulon tiom multe da signifoplenaj songxoj jam aperigis al
sxi kiel sxian veran filon. Kiam sxia afliktigxo iome
kvietigxis, sxi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri
lia maljusteco. Verdire cxi tio ne estis facila, cxar tiu, kiu
pretendis esti sxia filo, jam transdonis al la sultano la
ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informigxis pri
la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej
perfekta memfido. Sxi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la
sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili cxion plej
precize rakontu al sxi, kaj poste sxi konsiligxis kun siaj plej
fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj
alian rimedon; fine parolis Melehxsala, maljuna sagxa Cxerkesino:
"Se mi bone auxdis, estimegata estrino, la transdoninto de l'
ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomigxas
Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, gxi estas
tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?"
-- "Cxu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via
filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti
lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkasxe sciigu al vi." -- La
sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris
konsilon, kiu sxajne tre placxis al sxia sinjorino, cxar tiu cxi
tuj levigxis, por iri al la sultano.
La sultanino estis sagxa virino, kiu bone konis la malfortajn
flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Sxi do sxajnigis
esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu
kondicxon sxi petis por sxi. La sultano, kiu nun pentis sian
ekflamon de kolero kontraux sia edzino, konsentis pri la
kondicxo, kaj sxi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaux
al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aux
interbatigxi aux jxeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn cxiu
povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas
sagacecon: mi do proponas, ke cxiu el ili faru kaftanon kaj
pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."
La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen sagxe vi elpensis!
Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili
kunkudros la plej bonan ka
|