, kiu de jarcentoj konservis
nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la
Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian
veran filon en tiu cxi horo de l' provo."
Li levigxis kaj resupreniris sian tronon. Gxenerala scivolego
tenis kvazaux enkatenitaj cxiujn apudestantojn; korpremate
atentaj, apenaux ili kuragxis spiri; ecx museton oni povus auxdi
kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta
korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn
de la antauxstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun
ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj cxi
lastaj, kiujn gxis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte
malfermigxis per si mem.
En la de Omar elektita kesteto kusxis, sur velura kuseno,
malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano --
granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaux,
ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la
kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidajxo! en tiu sama
momento gxi ekpligrandigxis, kaj cxiam gxi farigxis pli kaj pli
granda, gxis gxi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la
kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaux li genue,
kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidigxi cxe lia dekstra
mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova
proverbo: _Restu tajloro cxe via laboro!_ Vere, vi ne meritas
mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaux nenion povas
rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi
sxatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia
lando."
Hontigita, kvazaux dispremegita kiel li estis, la kompatinda
subtajloro nenion povis respondi; li jxetis sin teren antaux la
princo, kaj larmoj jxetigxis el liaj okuloj. "Cxu vi povas
pardoni al mi, princo?" li diris.
"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio
fieras cxiu Abasido," respondis la princo, igante lin levigxi;
"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortusxita,
la maljuna sultano kaj jxetis sin sur la bruston de la filo; la
emiroj kaj pasxaoj kaj cxiuj eminentuloj de l' regno levigxis de
siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova regxido!" kaj, dum la
gxenerala gxojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton,
elsxteligxis el la salono.
Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian cxevalon
Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio.
Kvazaux songxo
|