aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la
belega kesteto, ricxe ornamita per perloj kaj diamantoj,
rememorigis al li, ke songxo gxi ja tute ne estis. Reveninte
fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro,
desaltis teren, alligis sian cxevalon al la pordo kaj enpasxis en
la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis,
faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin
servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj
rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj
cxiuj sin jxetis kiel frenezaj kontraux la kompatinda Labakano,
kiu tute ne atendis tian gxentilan akcepton: ili prilaboris lin
per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pincxis per akraj
tondiloj, gxis li falis ellacigita sur amason da malnovaj
vestajxoj.
Dum li tie kusxis, faris al li la majstro furiozajn riprocxojn
pro la sxtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke gxuste pro
tio li revenis, cxar li volas cxion kompensi; vane li proponis
trioblan kompensajxon; la majstro kaj liaj subuloj sin jxetis sur
lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo.
Vundbatita kaj cxifonita, li sidigxis sur sian cxevalon Murva kaj
rajdis en karavanejon. Tie li kusxigis sian lacan disbatitan
kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la
tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco
de cxiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri
cxia grandeco kaj farigxi respektinda burgxo de la urbo. Kaj la
morgauxan tagon li ne pentis pri sia decido, cxar la peza mano de
l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam
definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan
mosxtecon.
Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, acxetis al
si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte cxiujn
antauxarangxojn kaj alkrocxinte antaux sia fenestro elpendajxon
kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidigxis en sia
laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la
kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele
dissxiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia
laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al gxi, kia stranga
vidajxo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu,
la kudrilo dauxrigis diligente kudradi; gxi faris delikatajn,
graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris ecx en siaj plej
artoricxaj momentoj!
Vere, ecx la plej malgranda donaco de bonvol
|