a feino estas utila
kaj grandvalora! Kaj ankoraux alian valoron havis cxi tiu
donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam
finigxis.
Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaux la plej fama
tajloro, longe kaj largxe. Li altrancxadis la vestojn kaj
faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj cxi tiu laboris
plue kaj sencxese, gxis la vesto estis preta. Majstro Labakano
havis baldaux la tutan urbon kiel klientaron, cxar li laboradis
bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj
skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen
lernantoj kaj cxiam post sxlositaj pordoj.
Tiel la kesteta sentenco, promesinta _felicxon_ kaj _ricxecon_,
fine plenumigxis; felicxo kaj ricxeco, almenaux en meza mezuro,
akompanadis la pasxojn de la bona tajloro; kaj cxiufoje kiam li
auxdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en
cxies busxo, -- kiam li auxdis, ke tiu kuragxulo estas la fiero
kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la
iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi
restis tajloro, cxar honoro kaj gloro estas ja dangxeraj
aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj
samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian
povon, certe gxi ankoraux cxiam kudradas per la eterna fadeno de
la bona feino Adolzajdo.
Cxe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj
baldaux gxi atingis Birket el Had, "Fontanon de l'
Pilgrimantoj," de kie gxis Kajro estas nur trihora irado. Oni
sciis, ke cxirkaux tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaux la
komercistoj havis la gxojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte
al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el
Falk, cxar gxi estis rigardata kiel felicxa antauxsigno, eniri
tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.
Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiauxis la fremdulon
kaj la grekan komerciston Zaleuxkos kaj iris hejmen kun siaj
amikoj. Zaleuxkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj
invitis tie tagmangxi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li
antauxe foriris sxangxi sian vestaron, promesinte baldaux reveni.
La greko jam faris cxiun antauxarangxon, por bone regali la
fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojagxo apartan
korinklinon; kaj kiam la mangxajxoj kaj trinkajxoj staris bonorde
sur la tablo, li sidigxis, por atendi sian gaston.
Nun fine li auxdis lin, alproksimigxantan per mal
|