ftanon? Ne! jen kio estas vere
sensenca!"
Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antauxpromesis
al sxi la plenumon de la kondicxo, kaj la sultano, homo
vortotenema, cedis en la fino, jxurante tamen, ke kiel ajn bele
la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin
akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis,
ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas
vidi kaftanon de lia mano. Plenigxis per gxojo la koro de l'
bona Labakano: se nur de tio gxi dependas, li diris al si en la
pensoj, sinjorino sultanino baldaux kontentigxos kun mi.
Oni jam pretigis du cxambrojn, unu por la princido, la alian por
la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al cxiu el ili
oni donis nur pecon da silka sxtofo suficxe grandan, tondilon,
kudrilon kaj iom da fadeno.
La sultano estis tre scivola, kian kaftanacxon faros lia filo;
kaj ankaux al la sultanino batis maltrankvile la koro, cxu sxia
ruzo bone sukcesos aux ne. Du tagojn oni difinis al la
konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis
voki sian edzinon, kaj kiam sxi aperis, li sendis venigi el la du
cxambroj la ambaux kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe
Labakano enpasxis kaj sternis sian kaftanon antaux la mirantaj
rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen
vidu, respekteginda patrino, cxu tio cxi ne estas majstrajxo?
Kontraux la plej lerta kortega tajloro mi kuragxus veti, ke fari
tiel belan kaftanon li ne povus."
La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia,
kion vi plenumis?" Indigne li jxetis sur la plankon la silkan
sxtofon kaj la tondilon. "Dresi cxevalojn oni instruis al mi
kaj svingi la sabron, kaj cxe cxiu turnira vetbatalo mia lanco
trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi
fremdaj; ja ecx malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la
estro de Kajro."
"Ho vera filo de mia regxa sinjoro!" ekkriis la sultanino.
"Kial ne estas al mi permesite vin cxirkauxpreni, vin nomi mia
filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," sxi dauxrigis, sin turninte
al la sultano, "ke mi uzis kontraux vi cxi tiun ruzon. Cxu vi
ankoraux ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere,
belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre
dezirus lin demandi, cxe kiu majstro li lernis."
La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen
sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kasxi sian
rugxigxon kaj venki
|