nceligxa irado, kiu estis nek pasxado nek trotado, kaj
per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis gxin al pli rapida
kurado. Baldaux, tro baldaux Labakano rekonis sian cxevalon
Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam eklogxis en li la
demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera
frunto siajn uzurpitajn pretendojn.
Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la
mano; kaj nun, malgraux la malbona irado de l' cxevalo Murva, li
jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton.
"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin
trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomigxas
Omar; kaj neniu mortemulo kuragxu profani mian nomon!"
Granda miro pentrigxis sur la vizagxoj de la apudstarantoj pro
cxi tiu sxangxigxo de aferoj; sed pli ol cxiuj konsternita
sxajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen
al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita
trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de
tiu homo. Gxi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el
Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol
nian koleron."
Gxis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Sxauxmante de
kolerego, li volis trapusxigxi gxis Labakano, sed la
cxirkauxstarantoj sin jxetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj
la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo
estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj
dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfelicxulon."
Jam kvietigxis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al
la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi
jxurpetas vin, pro memoro de mia patrino, auxskultu min!"
"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas
deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?"
Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin
konduki malsupren de la monteto. Ili ambaux sidigxis sur belajn
cxevalojn, drapiritajn per ricxaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra
la ebenajxo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfelicxa
princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur
dromedaro, kaj apud li restis cxiam du rajdistoj, kiuj havis por
cxiu lia movo plej atenteman okulon.
La maljuna princo estis Saauxd, sultano de la Vehxabanoj.[10]
Longan tempon li vivis seninfana, gxis fine al li naskigxis
princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la
astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto
|