' granda konfido, kiun havis la
regxo al sia _Sekreta Cxef-Korpokuristo_ (ja: ecx gxis cxi tiu
alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).
Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraux li, tute ne
volis sin vengxi; por tio li ja estis tro bonkora; kontrauxe, li
pripensis rimedojn, por farigxi amata de siaj malamikoj kaj
necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri
kiu en sia felicxo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn,
li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li
iom pli da inklino. Jam ofte li auxdis, ke la patro de l' nuna
regxo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj
enfalis en lian landon: oni ankaux diris, ke li en tiu tempo
mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun
Malgranda Muk kunportis cxiam kaj cxie sian bastoneton,
esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l'
mortinta regxo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en
malproksiman parton de l' palaca gxardeno, kiun li malofte
vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano
ekmovigxas. Tri fojojn gxi frapis la teron. Nun li eltiris sian
ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn cxirkauxstarantajn
kaj reensxteligxis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon,
kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la
mallumo, plenumi sian entreprenon.
Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol
kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed
granda kaj peza lia fosilo; kaj cxirkaux du horojn li devis
labori, por fari fosajxon nur du-tri futojn profundan. Fine lia
fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Cxe tio li
fosis ankoraux pli diligente, kaj baldaux li elterigis grandan
feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosajxon, por vidi, kio
kusxis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj
moneroj. Sed cxar liaj malgrandaj fortoj tute ne suficxis por
suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian
zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaux sian
manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la
urnon kaj sursxargxis sur sian dorson la plenigitan manteleton.
Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn
pantoflojn, li neniam formovigxus de la loko, cxar terure
premegis lin la sxargxo de la oro. Tamen li sukcesis atingi
nerimarkite sian cxambron kaj kasxis tie sian oron sub la
kusenojn de sia kanapo.
Ki
|