ricojn. Okazis gxuste tiutempe, ke Selim, la frato de l'
sultano, haltis travojagxe en Aleksandrio; kaj unu tagon li
sendis festveston al la majstro, por ke gxi estu de li korektita,
kaj la majstro transdonis gxin al Labakano, cxar tiu cxi faradis
la plej delikatajn laborajxojn. Vespere, kiam la majstro kaj la
aliaj subuloj foriris, por mallacigxi post la sxargxpenado de l'
tago, Labakano, pusxata de nekontrauxstarebla sopiro, reeniris en
la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe
li staris tie antaux la vesto, enpense admirante jen la belegan
brodajxon, jen la briletantajn sxangxkolorojn de la silko kaj
veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaux mallibervole li surmetis
gxin, kaj jen, ho miro! gxi vestis lin tiel perfekte, kiel se gxi
estus por li farita. "Cxu mi ne estas princo tute same bona
kiel iu alia?" li demandis sin, pasxante en la cxambro tien kaj
reen. "Cxu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo
naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro sxajnis samtempe
alpreni tute regxan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito
la penson, ke li estas nekonata regxido, kaj kiel nekonata
regxido li nun decidis forvojagxi en la mondon kaj tian lokon
forlasi, kie la homoj estas tiel malsagxaj, ke ili ne povas vidi,
sub la kovrajxo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon.
Sxajnis al li, kvazaux la belega vesto estas al li sendita de iu
bonvola feino; li do bone sin gardis malsxati tiel multvaloran
donacon, enposxigis la malmultan monon, kiun li havis kontante,
kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarsxis
el la pordego de Aleksandrio.
Dum li vojagxadis, la nova princo elvokis cxiuloke grandan miron,
cxar la belega vesto kaj lia serioza, majesta tenigxo tute ne
konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian
demandon, li cxiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la
afero havas kauxzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin
ridinda per sia piedirademo, li acxetis por malalta prezo
maljunan cxevalon, kiu trafe al li konvenis, cxar, havante
nesxanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam gxi
embarase devigis lin prezentigxi kiel lerta rajdisto, kio tute ne
estis lia forta flanko.
Unu tagon, dum li vojiris malrapide antauxen sur sia Murva, --
tiel li nomis sian cxevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis
permeson rajdi en lia societo, cxar, diris li, per interparolado
mallongigxos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo
|