skis.
En sia kasxejo, en kiun li retirigxis, Malgranda Muk baldaux
eksciis pri la tuta okazintajxo; kaj nun li plene konsciis, ke
venis la tempo reokupigxi pri la afero. Jam antauxe, per la
mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li acxetis vestaron,
kiu suficxe bone tauxgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa
barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestigxon. Kun sako da
figoj li eniris en la palacon de l' regxo kaj proponis, kiel
fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema;
sed kiam Malgranda Muk mangxigis figon al unu el la regxidoj kaj
tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antauxa
stato, ekdeziregis cxiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere
resanigu. Dume la regxo, nenion dirante, lin prenis je la mano
kaj kondukis en sian cxambron. Tie li malfermis pordon
kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li
sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la regxo;
"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur
liberigos min de cxi tiu malhonoranta malsano." Tio estis
kvazaux dolcxa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en
la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj
tutproksime de ili kusxis lia vergeto. Nun li cxirkauxiris en la
salono, kvazaux li volus admiri la trezorojn de l' regxo; sed
apenaux li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis
lian bastoneton, desxiris sian falsan barbon kaj vidigis al la
miranta regxo la bone konatan vizagxon de l' forpelita Muk.
"Perfida regxo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per
sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan
fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel cxiutagan
memorajxon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li
sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de
tie, kaj antaux ol la regxo povis krii ecx unu fojon por helpo,
Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li logxas cxi
tie en granda ricxeco, sed tute sola, cxar li malestimas la
homojn. Lia spertoricxa vivo faris lin granda sagxulo, kaj,
malgraux lia stranga eksterajxo, li meritas vian admiron, pli ol
vian mokadon. --
Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri
mia malgxentila konduto kontraux la bona hometo, kaj mia patro
pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li
destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la
mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaux ni tiom l
|