o de l'
palaco, cxar el pasinta tempo li bone sciis, ke cxi tie la
kuirejestro acxetadas tiajn frandajxojn por la regxa tablo. Li
ankoraux ne longe sidis tie, kiam, trapasxantan tra la korto, li
ekvidis la kuirejestron. Tiu cxi esploris la komercajxojn de l'
vendistoj, kiuj kolektigxis cxe la pordego de l' palaco, kaj fine
liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandajxo
neordinara," li diris, "kiu certe placxos al lia regxa mosxto;
kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis
prezon moderan, kaj baldaux ili faris interkonsenton. La
kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj dauxrigis sian
iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide,
timante ke, kiam la malfelicxego vidigxos cxe la kapoj de l'
korteganoj, oni lin sercxos kaj punos, kiel vendinton de la
figoj.
La regxo estis cxe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li
lauxdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo,
kun kiu li cxiam elektas por li la plej maloftajn frandajxojn;
sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustajxojn li ankoraux
havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj
sentencoj, kiel: "Post tag' hodiauxa, venos tago morgauxa,"
aux: "Fino bona, cxio bona," tiel ke la regxidinoj farigxis pli
kaj pli scivolaj, kion li ankoraux metos sur la tablon. Sed kiam
li alservis la belajn allogantajn figojn, eligxis el cxiuj busxoj
unuvocxa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!"
ekkriis la regxo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj
meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la regxo,
kiu je tiaj frandajxoj estis cxiam tre maldonacema, disdonis
propramane la figojn. Cxiu regxido kaj cxiu regxidino ricevis
du, al la honoraj frauxlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li
donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaux si mem kaj komencis
gluti kun granda apetito.
"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite
Regxidino Amarza. Cxiuj, mirigitaj, rigardis al la regxo:
grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis
malsupren antaux lia mentono; ankaux sin mem ili reciproke
rigardis kun mirego kaj teruro: cxiuj estis pli-malpli ricxe
provizitaj per la strangaj kapornamajxoj.
Oni prezentu al si la konsternigxon de la kortego! Oni tuj
sendis voki cxiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege
kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj
restis. Oni operaciis unu el la regxidoj, sed liaj oreloj tuj
rekre
|