i neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed
kiam, la morgauxan tagon, oni sciigis al li, ke li estas
kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi
sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis
de la regxo privatan auxdiencon kaj malkasxis al li la sekreton.
En la komenco la regxo ne volis kredi al lia konfeso; sed
Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondicxe
ke la regxo konsentu, ke li ne estu mortigita. La regxo donis al
li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis
enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo gxin
sercxi. Post malmulte da momentoj li jam gxin trovis, cxar klare
la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkigxis la
regxo, ke lia cxefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laux
orientlanda kutimo, silkan sxnuron, por ke li sufoku sin mem.
Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon,
sed cxar al mi sxajnis, ke vi havas ankoraux aliajn sekretojn, vi
do restos en gxismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi,
kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam
pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis cxiun deziron al
plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kusxas en liaj
pantofloj; tamen li ne instruis al la regxo la sekreton pri la
trifoja turnigxo sur la kalkanumo. Nun ankaux la regxo surmetis
la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li
cxirkauxkuregis en la gxardeno. Ofte li provis haltigi la
pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al
si mem cxi tiun vengxeton, lasis lin kuri kaj kuri, gxis li falis
teren sveninta.
Kiam li rekonsciigxis, la regxo terure koleris kontraux Malgranda
Muk, kiu lasis lin tiel kuradi gxis plena senspireco. "Mi ja
donis al vi mian regxan vorton," li diris, "ke vi konservos
liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru
for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn
kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.
Tiel same malricxa kiel iam antauxe, Malgranda Muk forlasis la
landon, malbenante sian malsagxon, kiu trompkredigis al li, ke li
povas ludi gravan rolon cxe la kortego. La lando, el kiu oni lin
forpelis, estis, felicxe, negranda; sekve, jam post ok horoj li
sin trovis cxe la landlimo, kvankam, alkutimigxinte al siaj karaj
pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.
Transpasinte la landlimon, li deklinigxis de la kutima vojo, por
sercx
|