FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84  
85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  
te falsxanceligxis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la batojn de tiu aux alia, kun kiu kunpusxigxis lia elstareganta ponardo. Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kusxas subtere oro kaj argxento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por sin ricxigi je kelke da grosxoj; sed por tio li ja estis tro fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, ke plej bone pagus tiajn servojn la regxo de la urbo, li demandis pri la vojo al la palaco. Antaux la pordo de l' palaco estis gardostaranto, kiu demandis lin, kion li sercxas cxi tie. Je lia respondo, ke li sercxas oficon, oni kondukis lin al la estro de la sklavoj. Al tiu cxi lasta li sciigis sian deziron kaj petis lin, ke li havigu al li oficon inter la regxaj kurieroj. La sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo gxis la piedoj kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaux la longon ecx de unu manstrecxo, vi volas esti regxa kuriero? For de cxi tie! Kun tiaj malsagxuloj mi ne havas tempon por sxerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraux la plej rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam antaux la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni donu al li suficxe da mangxajxoj kaj trinkajxoj. Li mem iris al la regxo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia propono. La regxo estis gajhumora sinjoro kaj gxojis multe, ke la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaux la palaco la necesajn arangxojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone regalu la hometon. La regxo rakontis al siaj princoj kaj princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaux vespere. Tiuj cxi rerakontis gxin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimigxis la vespero, regis cxe la kortego kaj en la urbo plej gxoja ekscito kaj cxiuj, kvazaux torento, direktigxis amase al la herbejo, kie oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman hometon. Kiam la regxo kaj liaj filoj kaj filinoj s
PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84  
85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   >>  



Top keywords:

sklavestro

 

palaco

 

kuriero

 

oficon

 

kondukis

 

vespero

 
Malgranda
 

kortego

 

rakontis

 
demandis

granda

 

herbejo

 

ordonis

 

sercxas

 
piedoj
 

hometon

 
parolis
 

serioze

 

konkurskuron

 

mangxajxoj


trinkajxoj
 

malgranda

 

malsagxuloj

 

kontraux

 

certigis

 
kuirejon
 

treege

 

ridinda

 

antaux

 

vetkuri


zorgis

 

propono

 

rapidpieda

 

sxerci

 

trovis

 
suficxe
 

aferon

 
tempon
 

necesajn

 

ekscito


alproksimigxis

 
vespere
 

rerakontis

 

servistoj

 

kvazaux

 

torento

 
filinoj
 

fanfaroneman

 
kuradi
 
direktigxis