lgranda arbaro, de kie oni
povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kusxantan. Tie
ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farigxis mallume, ili
tuj alsxteligxis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis
la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaux ili cxi tiun
trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun
la cxevaloj kaj ekmallevigxis en la kondukilegon; sed antaux ol
ili eniris, Fatme ankoraux unufoje cxion precize ripetis al ili,
nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l'
kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj;
en la cxambro malantaux la sesa pordo, se oni kalkulas de la
dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj
sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa,
Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja
enakvigxis gxis la zono; tamen ili energie trapusxis sin
antauxen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj
ensxovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la
kunigitaj fortoj de la kvar homoj gxi ne povis longe
kontrauxstari; ili baldaux enrompis truegon, suficxe grandan, por
ke oni povu facile trasxovigxi. Orbasano eniris la unuan kaj
posthelpis la aliajn. Kiam cxiuj sin trovis sur la korto, ili
esploris la kontrauxan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam
priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu
pordo gxi estas, cxar, kalkulante de la dekstra turo al la
maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, cxu
Fatme cxi tiun preterforgesis aux kunkalkulis. Sed ne longe
pripensis Orbasano: "Cxiun pordon malfermos al mi mia bona
glavo," li ekkriis; li proksimigxis al la sesa pordo, kaj la
aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn
sklavojn, kusxantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj
retirigxontaj senbrue, cxar ili vidis, ke ili maltrafis la
gxustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone
konata vocxo, ekkriis por helpo. Gxi estis la malgrandulo el la
tendaro de Orbasano. Sed antaux ol la nigruloj plene konsciis,
kio okazas, jen jxetigxis Orbasano al la malgrandulo, dissxiris
je du pecoj lian zonon, fermsxtopis al li la busxon kaj kunligis
la manojn malantaux la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj,
el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du
aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj
ponardon kontraux la brusto, oni demandis ilin, ki
|