i mem konstruis gxin,' li respondis, 'kaj
tio, kion vi vidas cxi tie, estas la malplej rimarkinda; cxar la
akvo alvenas el rivereto je almenaux mil pasxoj de tie cxi kaj
trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaux la alton de
homo; kaj de cxio cxi tio mi mem faris la planon.' Auxdinte
tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro,
por povi ellevi unu el la sxtonegoj el la flanko de l' puto; tiam
mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun
la kondukilegon; vi povos penetri tra gxi nokte en la kastelon
kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaux du virojn vi devos havi
kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la
serajlon."
Tiel sxi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis
liaj esperoj, denove rekuragxigxis kaj esperis, kun helpo de
Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al sxi, ke
li poste prizorgos sxian forvenon en sxian hejmon, se sxi lin
helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn
ankoraux jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn
helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj
pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi,
kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la
tombejon, por iri sercxi la rabiston.
En la sama urbo, en kiu li sin sxangxis en kuraciston, li acxetis
per sia lasta mono cxevalon kaj dungigis Fatme'on al malricxa
virino, kiu logxis en la antauxurbo. Li mem rapidis al la
montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis
tien post tri tagoj. Baldaux li retrovis la tendaron kaj aperis
neatendite antaux Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li
rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, cxe kio, de tempo al
tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam
li image prezentis al si la kuraciston Sxakamankabudibaba. Sed
pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerigxis, kaj jxuris,
ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia
frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li
antauxe refortigxos post la vojagxo. Mustafa tial denove restis
dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugxo
ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuragxajn
virojn, provizitajn per bonaj cxevaloj kaj armiloj. Ili rajdis
rapide antauxen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie
Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun sxi, ili
rajdis pluen de tiu urbeto gxis la ma
|