kauxdis el inter la aliaj cxerkoj ve-kriadon kaj gxemegojn.
Mustafa, kiu kasxis sin malantaux la cxerkoj kaj de tie
forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kasxejo kaj
eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste,
ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li
levis la kovrilon de la cxerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis
lin, kiam sin montris al li, cxe la lumo de la lampo, trajtoj
tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia
kusxis en la cxerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin
post cxi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian
koleron. Li malsxtopis sian boteleton kaj versxetis al sxi la
medikamenton inter la lipojn. Sxi ekspiris, ekmalfermis la
okulojn kaj sxajnis longe pripensi, kie sxi estas. Fine sxi
rememoris, kio okazis; sin levis el la cxerko; kaj sin jxetis al
la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora
estajxo," sxi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura
mallibereco!" Mustafa interrompis sxiajn dankesprimojn per la
demando, kiel farigxis, ke sxi kaj ne Fatme, lia fratino, estas
savita. Sxi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas
mian savigxon, kiu gxis nun estis al mi neklarigebla," sxi
respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj
al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajxon." Mia
frato petegis la savitan knabinon, ke sxi donu al li sciigojn pri
lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaux sin trovas
en la kastelo, sed jam ricevis, laux la kutimo de Tiuli, aliajn
nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.
Vidante, ke mia frato tiagrade malgxojas pro cxi tiu malsukceso,
Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuragxigi kaj promesis
sciigi al li rimedon, por liberigi spite cxio ambaux knabinojn.
Revigligita de cxi tiu penso, Mustafa elcxerpis novan esperon; li
petis sxin nomi tiun rimedon, kaj sxi parolis: "Mi ja estas nur
de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi
pripensis savigxon, sed por mi sola gxi estis tro malfacila. Sur
la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu
eljxetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaux rimarkis. Mi
memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton,
kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo
ekscii, cxu ankaux cxi tiu puto estas same konstruita, mi lauxdis
unu tagon en cxeesto de Tiuli gxian belecon kaj demandis pri gxia
arhxitekturisto. 'M
|