on vi pensas pri
la malsano de Fatme?" Sxakamankabudibaba respondis kun profunda
ekgxemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Sxi
havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos sxia finigxo." Cxe
tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita
medicinista hundo? Cxu sxi, pro kiu mi elpagis du mil
ormonerojn, devos mortacxi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne
sukcesos sxin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato
ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli
esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra
sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis.
"Uzu vian tutan arton, Sxakamdababelda, aux kiel ajn vi vin
skribas; mi pagos al vi cxion, kion vi postulos," kriis
Tiuli-Kos, preskaux plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro.
"Mi donos al sxi sukajxeton, kiu liberigos sxin de cxia
premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al sxi
sukajxeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero,
Mustafa foriris sercxi sian dormigilon; kaj doninte gxin al la
nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li
iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraux sercxi apud la lago
iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la
pordego. Apud la lago, kiu kusxis ne malproksime de la kastelo,
li demetis siajn falsajn vestojn kaj jxetis en la akvon, ke ili
gaje nagxis cxirkauxe; sin mem li kasxis en la arbetajxaro,
atendis tie la nokton, kaj poste ensxteligxis en la tombejon apud
la kastelo de Tiuli.
Mustafa forestis eble apenaux unu horon el la kastelo, kiam oni
alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortigxas.
Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston,
sed baldaux revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la
malfelicxa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi
lian nigran talaron nagxantan en la lago; tie kaj cxi tie
elrigardetas ankaux el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne
esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon,
elsxiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauxen, kontraux la
muron. Sed cxio cxi tio utilis nenion, cxar Fatme baldaux
ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj.
Sciigxinte pri sxia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru
cxerkon, cxar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la
kadavron li lasis forigi en la mauxzojeon. La portistoj alportis
tien la cxerkon, rapide metis gxin teren kaj forkuris, cxar ili
e
|