s gxis tia grado, ke li ja
apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin
kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel
okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna
malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba
aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan
horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la
kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi
sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun
frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon.
Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu.
"Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis
Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo
eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos
ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane
petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la
knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el
ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan
paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn.
Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la
kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses
nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli,
kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis
tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun
serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre
maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba,
rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj
skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio
necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin
dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al
vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu
trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi
akceptas mian proponon."
Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li
kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la
pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub
sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la
aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme
kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj
sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis
per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, ki
|