co, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel
edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi
sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom
pri la nova Basxao."
Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis,
ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo
kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian
projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto
li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube
antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi
estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por
helpo.
Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li
devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran
savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas
tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj
kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum
li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn
vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la
pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn
vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila,
sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj
relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin
suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin
trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis
malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li
pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li
devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li
portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo
alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis
vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux
lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni
rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke
da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu
kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan.
Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon,
nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke
li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn
posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de
Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne
rekonos, cxar la barbo lin aliformigi
|