estojn, kaj ekvojiris al la
kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu
kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj
cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre
malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj
siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la
suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan
koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en
la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo
de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la
servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido
la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo.
Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur
largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli.
Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun
respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis
prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis
la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian
belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel
malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre
gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej
belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam
revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn.
Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas,
cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de
Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian
busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la
brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere
maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas
apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego.
"Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone
divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi
ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per
mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min
trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon."
"Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li
Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. --
"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar
mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi
forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia
malpa
|