Leza silentigxis kaj demande rigardis Ahxmet'on, la maljunan
komerciston.
"Ne, se estas tiel," diris cxi tiu, "volonte mi plibonigas
mian jugxon pri Orbasano; cxar vere, bele li agis kontraux via
frato."
"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas,
ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, cxar, se mi ne
eraras, ni cxiuj deziregas auxdi plue, kio okazis al via frato,
kaj cxu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan
Zorajde'on."
"Se tio vin ne enuigas, mi volonte dauxrigos la rakonton,"
respondis Leza, "cxar, efektive, la historio de mia frato estas
aventuroplena kaj miriga."
Cxe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis
tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj
demandis, kiam komencigxos la sklavovendado, kiu cxiujare
farigxas cxi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li
venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauxron pro lia
malfruigxo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, cxar, en la
plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege
belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de cxiuj acxetantoj.
Tiuj cxi lastaj, oni diris, interbatigxis kaj interdissxirigxis
en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis
venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis
gxin pagi. Mia frato informigxis pli detale pri la sklavinoj kaj
jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelicxulinoj, kiujn li
nun sercxas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin acxetis, logxas
je kvardek horoj de Balsoro kaj nomigxas Tiuli-Kos, eminenta,
ricxa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis
Kapudan-basxao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksigxinta, por
elripozi kun siaj amasigitaj ricxajxoj.
Komence Mustafa volis tuj residigxi sur sian cxevalon, por
rapidatingi Tiulin, kiu apenaux povis esti antauxigxinta ecx je
unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas
sukcesi kontraux tiu potenca vojagxanto, nek rekapti de li lian
akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaux li trovis
gxin. Lia maldistingigxo je la Basxao de Suliejka, -- konfuzo,
kiu siatempe minacis farigxi por li tiel dangxera, -- venigis al
li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj
tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelicxajn
knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj cxevaloj, -- por
tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem
kaj al siaj servistoj belegajn v
|