i mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita,
li povos ilin cxiujn perfidi.
Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li,
cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel
malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne,"
parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto
estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian
mienon, kvazaux li volus nin perfidi."
Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon.
"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan
trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia
frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili
bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia
alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la
tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan
en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao,
kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu
sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis
unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj
turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub
spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion
kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun
sendifekta hauxto.
Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon,
priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por
adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero,
gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre
prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi
elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi
kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam
ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin
defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via
vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis
la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu
fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon
kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne
plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo,
por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia
gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis
Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la
noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
|