i alpelas min al
malhonora morto; kaj ankaux vi estas perdita, dolcxa fratino, kaj
vi, Zorajde!" -- "Via ludacxo nenion utilas al vi," diris unu
el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaux la dorso;
"eliru tuj el la tendo, cxar la Forta ekmordas la lipojn kaj
rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraux unu
nokton, venu!"
Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn,
antauxenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon.
"Jen tiu basxao, kiun ni nun venigas al vi laux via ordono,"
diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaux la kusenon de la
Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis
bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn
la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli
nigra, kaj pli bruna lia vizagxo. Sxajnis, ke la apero de la dua
kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la gxusta?" li
demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi
aludas la Basxaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la
kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis
la basxaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante,
li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam cxi tio estis
farita, li alproksimigxis al mia frato, distrancxis ponarde liajn
ligilojn kaj faris signon, ke li sidigxu apud li sur la kuseno.
"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis
vin por tiu monstro, sed alskribu gxin al stranga dispono de l'
cxielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo
mem, kiu estas dedicxita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato
petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li dauxrigi tuj
lian vojagxon, cxar cxiu prokrasto povas esti por li pereiga. La
Forta informigis sin pri liaj urgxaj aferoj; kaj post kiam
Mustafa cxion rakontis al li, li konsilis al li pasigi cxi tiun
nokton en lia tendo; li kaj lia cxevalo sendube bezonas ripozon;
sed la morgauxan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin
al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis,
estis bonege regalita, kaj dormis trankvile gxis la mateno en la
tendo de l' rabisto.
Kiam li revekigxis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed
antaux la kurteno li ekauxdis kelkajn vocxojn kune parolantajn:
ili sxajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la
malgranda nigrebruna vireto. Li subauxskultis iome, kaj auxdis,
je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la
alia, ke l
|