repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la
interinsultado. Subite malfermigxis la pordo de l' tendo, kaj
enpasxis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de
Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian
belegan sabron kaj lian ricxe ornamitan ponardon, neatentindaj
kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigxo, kvankam
neniel timigaj, inspiris respekton.
"Kiu gxi estas, kiu kuragxas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li
al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda
silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel
la afero okazis. Cxe tio rugxigxis de kolero la vizagxo de tiu,
kiun oni nomis "la Forta." "Cxu vi kredas, ke mi iam min
lasus anstatauxigxi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocxo,
al la malgrandulo. Tiu cxi kvazaux kuntirigxis pro timo, tiel ke
li sxajnis ecx multe pli malgranda ol antauxe, kaj eksxteligxis
al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta
igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.
Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan
antaux sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen
ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La cxefo longe
observis la kaptiton; poste li parolis: "Basxao de Suliejka! via
propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaux
Orbasano." Auxdinte tion, mia frato sin jxetis antaux li genue
kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi sxajnas, ke vi eraras; mizera
malfelicxulo mi ja estas, sed ne tiu basxao, kiun vi sercxas!"
Mirigis cxi tiuj vortoj cxiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la
sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj
sxajnmanovroj, cxar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin
bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en
la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, cxu sxi ne
rekonas en mia frato la Basxaon de Suliejka, respondis: "Jes,
ja! Kaj mi jxuras per la tombo de l' Profeto, gxi estas la
basxao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane
estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro
malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan
ponardon; sed al la vosto de mia cxevalo mi alligos vin morgaux,
kiam la suno levigxos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn,
gxis gxi subiros malantaux la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis
mia malfelicxa frato la kuragxon. "Tio estas la malbeno de mia
kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen gx
|