sin, dum unu el ili ekprenis lian
bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton.
Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun
plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar
kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se,
senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin
liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj
akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili
deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis
cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo,
tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj
efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek
tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj
belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de
citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis,
kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus
intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la
ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn,
faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin
en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete
ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj
tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj
komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur
unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis
malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto
de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian
vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da
respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel
ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj
kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la
Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton,"
respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel
anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion
farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos
decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la
Forta pli bone ol vi."
La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per
bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin
alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia
kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li
komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj
plenvalore
|