i
ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel
oni entrenis du el ili en la barkon.
Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa
estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan
fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo,
sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian
malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino,
kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj
gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia
patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li
venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun
rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de
miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia
vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol
tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de
la malbeno de l' patro."
Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme
decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur
volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi
forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda
jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne
meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita
korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke
ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan
sklavovendadon en Balsoro.
Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero
de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon
da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde --
tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante,
adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon
surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe
veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por
alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li
havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la
urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara
tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri
viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke
ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li
kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj
seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo,
kaj, metinte lin meze inter
|