a sxargxon de lia granda
maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia
frato arangxis feston. Li invitigis al si cxiujn sxiajn
kunludantinojn, prezentigis al ili en la gxardeno de l' patro
elektitajn mangxajxojn, kaj, cxe la vesperigxo, invitis ilin fari
plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste
ornamis. Fatme kaj sxiaj amikinoj gxoje konsentis; cxar la
vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni gxin rigardis
vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajxon. Al la
knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian
fraton veturi cxiam pli kaj pli antauxen en direkto al la plena
maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauxvole, cxar jam antaux
kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo
elstaras en la maron promontoro. Gxis tie la knabinoj volis
veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Cxirkauxremante
la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon
plenan de viroj armitaj. Antauxvidante ion ne bonan, mia frato
ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero.
Kaj efektive lia timo sxajnis realigxi: la alia barko sekvis
rapide tiun de mia frato, atingis gxin, cxar gxi havis pli multe
da remistoj, kaj sin tenis cxiam inter nia barko kaj la marbordo.
La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin dangxero, salte
levigxis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin
retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, cxar ili
elmetas la barkon al la dangxero esti renversita per tia tien --
kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimigxis la alia
boato, ili cxiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu
cxi renversigxis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn
de la fremda boato; kaj cxar oni jam de kelka tempo estis
maltrankvila pro korsaroj, tiu cxi boato vekis suspekton; tial
debordigxis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis
nur gxustatempe por ensxipigi la dronantojn. En la konfuzo, la
malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis
la dronantojn, oni ne sciis certe, cxu cxiuj estas savitaj. Oni
reciproke proksimigxis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino
kaj unu el sxiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en
unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de
Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika sxipo, kiu
ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj,
forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam l
|