la lancon sur la tendo; sed Mulej ne
volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj
estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis
renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis
la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia
antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro.
Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj,
rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi
staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis,
kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej
interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato,"
ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn
rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli
alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi
tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco.
Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu
vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto."
La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto.
Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano
certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon.
Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno
komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla
ebenajxo, ili ekforiris pluen.
La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la
eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la
granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris
al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu,
ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia
frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri
infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis
multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de
mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj
bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li
atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj
en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu
intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore
bonigis."
La Savo de Fatme.
Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman
agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta
koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por
malplipezigi al nia malsanema patro l
|