ke ili ne
sin donu al ripozo, cxar cxi tie estas la loko, kie oni plej ofte
surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la
malproksimo aron da rajdantoj.
Tre konsternis la komercistojn cxi tiu sciigo; sed la fremdulo
miris pri ilia maltrankvileco, cxar li opiniis, ke ili estas
suficxe bone armitaj, por ne timi aracxon da rabemaj araboj.
"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se gxi
estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kusxigxi por ripozi;
sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro
tio estas necese, ke ni tenu nin prete."
La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahxmet, la
maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo
cxiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajxo, cxar jam
ofte li venke batalis sola kontraux kvin ecx ses atakantoj; aliaj
opinias lin iu kuragxa franko, kiun malfelicxo forpelis en cxi
tiun regionon; sed el cxiuj pridiroj nur la jena estas
nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj sxtelisto."
"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la
komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla
homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus
rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone
ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento
kuragxas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed
li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte
tion pagas, povas sendangxere dauxrigi sian vojon, cxar Orbasano
estas la sinjoro de la dezerto."
Tiel interparoladis la vojagxantoj en la tendo. La
gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis cxirkaux la tendaro,
komencis maltrankviligxi. Granda amaso da rajdantoj vidigxis en
interspaco de duonhora vojo: ili sxajnis alrajdi rekte al la
tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj
sciigis, ke versxajne oni baldaux atakos la karavanon. La
komercistoj interkonsiligxis, kion ili devas fari: cxu iri
renkonte al la malamikoj, aux atendi la atakon. Ahxmet kaj la du
pli maljunaj komercistoj volis tion cxi lastan; sed la flamigxema
Mulej kaj Zaleuxkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la
fremdulon. Tiu cxi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan
tuketon kun rugxaj steloj, alligis gxin al lanco kaj ordonis al
sklavo starigi gxin sur la tendo; li donas garantie sian vivon,
li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun
signon. La sklavo starigis
|