mo
ankaux diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaux. Mi tuj
iris tien kun mia amiko. Gxoje akceptis min cxiuj miaj konatoj.
Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie
la acxetinto de la domo.
Mi legis: "Zaleuxkos! du manoj estas nun pretaj senripoze
labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la
domo, kiun vi vidas cxi tie, kune kun gxia tuta enhavo; kaj
cxiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuligxos
inter la plej ricxaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu,
kiu estas pli malfelicxa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu
estas la auxtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi,
responde al mia demando, ke gxi estis homo, kiun li prenis por
Franko: li surhavis rugxan mantelon. Nun mi sciis suficxe, por
konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraux cxio, ne estas tute
senigita je cxiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis cxion
plej bone arangxita, -- interalie, magazenon kun komercajxoj pli
belaj ol mi iam havis antauxe. De tiu tempo forpasis dek jaroj.
Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi
dauxrigas miajn vojagxojn; sed tiun landon, kie mi farigxis tiel
malfelicxa, mi neniam revidis plu. Cxiujare mi ricevis, de post
tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi gxojas scii, ke tiu
malfelicxulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracxeti la
cxagrenon de mia animo, cxar cxiam vivos en mi la terura bildo de
la mortigita Bianka.
Zaleuxkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La
aliaj auxskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol cxiuj
kortusxita sxajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la
rakontado, li profunde ekgxemis; kaj al Mulej sxajnis, kvazaux
liaj okuloj plenigxis unufoje de larmoj. Ankoraux longatempe ili
priparoladis la historion.
La fremdulo demandis: "Cxu vi do ne malamas la nekonaton, kiu
tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al
dangxero ecx vian vivon?"
"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia
koro akuzadis lin antaux Dio, ke li alportis al mi tiun cxi
malfelicxon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la
kredo de miaj prapatroj, kaj tiu cxi ordonas al mi ami miajn
malamikojn; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi."
"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li
premis al la greko la manon.
Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun
zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis,
|