er plej forta jxuro, ke mi diris la veron kaj ke premas
min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi
ne rimarkis la neversxajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Cxu
vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi
neniam sxin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke cxirkauxvolvas
la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme
plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laux kiu mi jam de
longe konas Biankan kaj mortigis sxin por min vengxi pro sxia
edzinigxo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke cxio cxi tio tre
bone diraplikigxas al la rugxmantelulo, sed ke mi neniel povas
pruvi lian kunkulpecon. Valetio cxirkauxprenis min, plorante,
kaj promesis fari cxion eblan por almenaux savi mian vivon. Mi
havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas
prudenta kaj legxoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min
savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis
Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj
estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortusxita, mi dankis
mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro
obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne
montrigxi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj
pri firenza historio similan aferon, mia puno konformigxu al tie
eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn
librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian.
Jen, lauxtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon,
konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por cxiam. Tia nun
estas, diris li, ankaux mia puno, kaj mi devas min pretigi por la
dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun
teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian
manon sur la blokon, kaj jxetkovris min, elsxprucegante, mia
propra sango.
Valetio akceptis min en sian domon, gxis mi resanigxis; poste li
noblanime provizis min per vojagxa mono; cxar cxio, kion mi
laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la
jugxistaro. El Firenzo mi vojagxis Sicilion, kaj de tie per la
unua sxipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan
esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antauxe alkonfidis al
mia amiko; mi ankaux petis, ke li permesu al mi logxi cxe li; sed
kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne
volas eklogxi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo
jam acxetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama ho
|