ego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita
sinjorino kaj la rugxmantelulo.
Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon.
Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano
demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente
kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux
biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano,
sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi
sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de
la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo.
Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj
avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis,
ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar
en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe.
Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube
trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis
ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi
perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis
enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke
mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita
al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita
de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia
hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la
ekzekutista hakilo!
En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi
sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege
direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis
la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante,
min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas
vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la
malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia
vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el
tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la
tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al
Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis
pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu
fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado
kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre
mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por
ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris
al li, p
|