ron per mensogo, kaj konfesis
min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto
ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan
konstruajxon, kiun mi baldaux rekonis kiel malliberejon. Tie li
asignis al mi cxambron, kie mi restu gxis nova ordono.
Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri gxi en
tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis,
revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaux mi devis konfesi al
mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus
irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto,
oni elkondukis min el mia cxambro, kelkajn sxtuparojn malsupren,
en grandan salonon. Tie, cxirkaux longa nigrekovrita tablo,
sidis dek du viroj, plejparte grandagxuloj. Cxe la flankoj de l'
salono etendigxis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de
Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase
la rigardantoj. Kiam mi starigxis antaux la nigra tablo,
levigxis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro.
Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne
povas jugxi la nunan aferon: tiun cxi fojon li do cedas sian
lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano
estis grandagxulo almenaux nauxdekjara. Li tenis sin
antauxenklinigxe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn
tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraux liaj okuloj, kaj lia
vocxo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, cxu mi
volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auxskulti min,
kaj rakontis sentime kaj klarvocxe, kion mi faris kaj kion mi
sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen
paligxis, jen rugxigxis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi
kolerege: "Kiel, abomenulo! cxu al senkulpulo vi volas imputi
krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano
faris al li riprocxon pro lia interrompo, cxar sian rajton li
libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis
pro avareco, cxar, laux lia propra diro, oni ja nenion forrabis
al lia mortigita filino. Li ecx diris al la gubernatoro, ke li
devas fari raporton pri la gxistiama vivo de sia filino, cxar nur
tiamaniere oni povas decidi, cxu mi diris la veron, aux ne. Tiel
parolinte, li fermis por tiu tago la jugxan kunsidon, por
elcxerpi konsilon, diris li, el la paperajxoj de l' mortinta,
kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en
mian malliberejon, kie mi pasigis malgxojan tagon, turmentata de
la dezir
|