akompaninto ne
estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de
la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj
malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre
estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi
spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo
farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi
kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia
lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al
miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis.
Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu
subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian
faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj
decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj
fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova
cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian
maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj
trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis
ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia
forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua
konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!
Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis
al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis
homo tre babilema.
"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu
okazis en la lasta nokto?"
Mi sxajnigis scii nenion.
"Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias,
ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l'
gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi
vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune
kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi."
Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron.
Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento
rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis
diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.
Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto.
Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos,"
parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj
cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion
neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian
domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti,
mi decidis, ne plimalbonigi la afe
|