is al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian
intencon kruela, malhelpus gxin, se li provus plenumi gxin tage;
sed se la kapo estos definitive detrancxita, ili jam ne povos
multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la
kapon, sed natura sento malebligas, ke li detrancxu gxin
propramane.
Dume ni alvenis antaux grandan belegan domon. Mia akompananto
gxin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni
preterpasis la cxefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda
pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo,
supreniris mallargxan tordsxtuparon. Gxi kondukis en nesuficxe
lumigitan koridoron, el kiu ni venis en cxambron, kiun heligis
lampeto fiksita sur la plafono.
En cxi tiu cxambro estis lito, en kiu kusxis kadavro. La
nekonato deturnis sian vizagxon, kvazaux li volus kasxi siajn
larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi
plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la cxambron.
Mi elpakis miajn trancxilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi cxiam
havis cxe mi, kaj proksimigxis al la lito. Je la tuta kadavro,
estis videbla nur la kapo, sed cxi tiu estis tiel bela, ke,
vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj
harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagxo estis pala; la
okuloj, fermitaj. Komence mi entrancxis la hauxton, same kiel
faras hxirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian
plej akran trancxilon, kaj tratrancxis, per unu bato, la gorgxon.
Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj
refermis ilin, kaj, ekgxemante profunde, sxajnis nur en tiu
momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango
elsxprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la
malfelicxulinon neniu alia krom mi. Ke sxi jam ne plu vivis,
estis tute ne dubeble, cxar, post tia vundo, nenio povus sxin
savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu
terurajxo. Cxu la rugxmantelulo trompis min? aux cxu eble la
fratino estis antauxe nur sxajnmortinta? Cxi tio sxajnis al mi
la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke
malpli rapida trancxo estus revekinta sxin, ne mortigante; sekve
mi pretigxis por findetrancxi la kapon. Sed ankoraux unu fojon
ekgxemis la mortanta, strecxetendis sin per dolorega ekmovo, kaj
mortis. Cxe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaux freneza de
timo, mi elkuregis el la cxambro. Sur la koridoro regis plena
mallumo, cxar la lampo estis estingita; de mia
|