fektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi,
miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri,
ke cxiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia
opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol
ili, ke mi faris profitan negocon.
Senpacience mi atendis la nokton. Cxirkaux la sama horo kiel
hieraux mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_.
Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj
alproksimigxis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraux.
"Cxu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro,"
respondis mi, "sed gxi kostis al mi cent zekinojn kontante."
"Mi scias," rediris li; "rigardu cxi tien: jen vi havas kvar
cent." Li proksimigxis kun mi al la largxa balustrado de l'
ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj:
belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro gxojis je
tiu vidajxo, neniel antauxsentante, ke tio estos gxia lasta
felicxo. Mi enposxigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli
bone la malavaran nekonaton; sed antaux la vizagxo li havis
maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure.
"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi
nun postulas de mi? Sed antauxe mi devas kondicxi, ke gxi ne
estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li;
"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed
por mortinto!"
Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"
"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li,
kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni logxis cxi
tie cxe amiko de nia familio. Hieraux mia fratino subite mortis
de malsano, kaj la parencoj volas enterigi sxin morgaux. Sed,
laux malnova kutimo de nia familio, cxiuj samfamilianoj devas
kusxi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis
fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo.
Nu, al miaj parencoj mi ne domagxas sxian korpon, sed al mia
patro mi devas alporti almenaux la kapon de lia filino, por ke li
vidu sxin ankoraux unu fojon."
Cxi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, sxajnis al
mi, verdire, suficxagrade terura; tamen, mi ne kuragxis ion
kontrauxdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke
mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la
mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la
demando, kial cxio cxi tio devas farigxi nokte kaj tiel sekrete.
Li respond
|