n figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon,
kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis
ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de
ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis,
cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj,
respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel
valoregan kaj delikatan.
Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi
kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon
da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis:
"Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se
mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis
kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon,
mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia
nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la
difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio
alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la
penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La
junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li
turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi
paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos,
io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis,
indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis
tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata
horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi
staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis
mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe
dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi
ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li:
"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la
mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis,
ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute
serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo.
Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de
li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la
junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon.
La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon
al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek,
kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li
recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion
e
|