l subite li ekstaris malantaux mi tie.
Sed tuj mi retrankviligxis kaj diris:
"Se estas vi, kiu venigis min cxi tien, diru, per kio mi devas
vin servi?"
La rugxmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"
Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do
restis staranta kaj diris:
"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antauxe sciigi min, kien. Mi
petas vin ankaux montri al mi iom vian vizagxon, por ke mi vidu,
cxu vi bone intencas al mi."
Sed la rugxulo sxajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne
volas, Zaleuxkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.
Cxe tio, ekregis min la kolero.
"Cxu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin
ridinduligi de cxiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile
en malvarma nokto?"
Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante
ankoraux pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la
mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la
angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderigxis mia
kolero; almenaux mi havis la mantelon, kaj cxi tiu devis ja doni
la sxlosilon de l' stranga aventuro. Mi jxetis gxin cxirkaux la
sxultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaux mi faris cent pasxojn,
preteriris min tusxproksime alia persono, kiu flustris
franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiucxinokte nenio
farebla!" Sed antaux ol mi povis rigardi cxirkauxen, jam la
persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaux ombron,
sxtelirantan lauxlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne
min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon gxi
lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi
devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la
mantelon, kvazaux mi trovis gxin ie; sed se mi tion farus, la
nekonato povus reprenigi gxin triapersone, kaj mi havus nenian
klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente
la mantelon. Gxi estis el peza genova veluro purpura, borderita
per astrakana felo kaj ricxe brodita per oro. La belega aspekto
de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.
Mi portis gxin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajxon;
sed mi postulis por gxi prezon tiel altan, ke mi estis certa
trovi neniun, kiu konsentos acxeti. Mia celo estis, fikse
rigardi en la okulojn cxiun, kiu demandos pri la prezo de la
pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; cxar, post kiam
li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis
lia
|