dotajxoj, kaj de tago al tago mi farigxis pli
ricxa. Fine, opiniante, ke mi jam suficxe sxparis, por povi
riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajxojn kaj
foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektusxi alian aferon, kiu
donis al mi sxatindan profiton: mi helpis min ankaux per mia
kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afisxoj, ke jen
prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da
malfelicxuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj
enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine
al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en
cxi tiu urbo, ne sole cxar gxi tre placxis al mi, sed ankaux pro
tio, ke mi volis mallacigxi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi
luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa krocxe), kaj
ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn cxambrojn kun
altano.[5] Senprokraste mi cxirkauxportigis miajn afisxojn,
kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaux mi
malfermis mian magazenon, alvenis arege la acxetontoj; kaj
kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol
aliaj, cxar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.
Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu
vesperon, antaux ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraux
unu fojon, lauxkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen,
en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laux mia memoro, ne
estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en
gxi ordonon, ke mi trovigxu akurate je la dekdua horo tiunokte
sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio).
Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien;
sed cxar mi ne konis en Firenzo ecx unu homan estajxon, mi fine
diris al mi, ke eble oni volas konduki min kasxe al iu malsanulo:
jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri;
sed mi alligis antauxzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia
patro.
Mallonge antaux noktomezo mi eliris, kaj baldaux alvenis al
_Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj
decidis atendi, gxis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma
nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la
ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis
la dekdua horo cxe la pregxejoj de la urbo. Mi elrektigxis, kaj
jen antaux mi staris altkreska viro, tute envolvita en rugxan
mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauxvizagxe. Komence
mi iom ektimis, cxar tie
|