l Franklando al La
Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l'
ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis
fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno
najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu
pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la
sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la
dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro
gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi.
Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris:
"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis
sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne
povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus
atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa
pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn
de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo,
kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo.
Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi
rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo
de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj
eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos.
Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam
tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post
iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia
situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en
Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj
elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi
rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el
fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan
profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi
donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke
li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj
en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn
sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon
sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon.
Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj,
denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo
estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj
urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn
klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn
provizojn da ven
|