povas en Konstantinopolo ricxigxi.
En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili
konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman
landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj
plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min
tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu
ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon,
kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri
monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi
fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de
la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis
por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian
dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn,
kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn
granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon,
kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris:
"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo.
Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis
al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi
povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos
vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi
dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu
estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti
sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega
bezono."
Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj,
eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis
lin plu.
La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis
Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan
urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron,
kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du
mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion
ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi
parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne
placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili
nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj
junuloj.
Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon.
Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro.
Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj
profitis gxin.
Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro e
|