loko pro lia
beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu
ilin en sian paradizon.
En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen.
Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim,
la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el
ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni
iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke
gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi
rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en
cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi
la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos
estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu
al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi
lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas
volonte, ecx se li estas alikredano."
La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta,
sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne
mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta
personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur
unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia
seriozeco.
Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras
min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de
kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar
Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi
ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol
aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de
mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej
teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne
estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol
pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion
pri la dehakita mano."
La Historio pri la Dehakita Mano.
Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1]
cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn
sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon,
parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el
niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton
de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li
kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min
kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol
ordinaraj cxarlatanoj,
|