rtante, li malbenis min kaj
mian sxipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, gxis ni kusxigos
teren nian kapon. La dervisxo mortis, kaj ni jxetis lin en la
maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto
plenumigxis liaj vortoj. Kelkaj el miaj sxipanoj ribelis
kontraux mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, gxis miaj
partianoj submetigxis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed
ankaux la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaux mia
sxipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaux
estingigxis la lumo de la okuloj: mi cxesis spiri kaj kredis, ke
mi mortas. Sed tio estis nur rigidigxo, kiu tenis min
enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni
jxetis maren la dervisxon, mi kaj cxiuj miaj kunuloj revekigxis.
Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aux
paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel
ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti;
cxar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza gxojo ni cxiam
veturis plenvele tra la ventego, cxar ni esperis disfrakasigxi
fine kontraux iu krutajxo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la
maro kusxigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi
mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj
povas vin rekompenci, prenu mian sxipon, kiel signon de mia
dankemo."
Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la
sama momento li ankaux, kiel antauxe liaj kunuloj, disfalis en
polvon. Cxi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la
urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian sxipon.
Grandprofite intersxangxinte kontraux aliaj la komercajxojn,
kiujn mi havis sursxipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko
Mulej ricxajn donacojn, kaj forsxipigxis al mia patrujo. Tamen
mi faris grandan cxirkauxveturadon, surbordigxante en multaj
insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajxojn. La Profeto
benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron
duoble pli ricxa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj
samurbanoj miregis pro miaj ricxajxoj kaj mia felicxo: neeble
estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l'
fama vojagxanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la
junaj Balsoranoj, apenaux atinginte sian dekokan jaron, devis
forvojagxi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felicxon.
Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Cxiukvinjare mi
vojagxis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta
|