rimedo.
Estis ankoraux iom frue en la tago, kiam ni alvenis la sxipon.
Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kusxis jam post
unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi
ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili
rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo
per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kusxigis ilin
teren. Ni dauxrigis desegi la mortintojn, kaj jam antauxvespere
cxiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu sursxipe
krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la
najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi gxin ecx je unu
hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la
maston por transportigi lin teren. Tamen de cxi tiu embaraso
liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi
marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte cxi tion, la
sorcxisto elparolis super gxi misterplenajn vortojn kaj
supersxutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama
momento tiu cxi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj
la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni
eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el
la sklavoj.
"Kiu kondukis min cxi tien?" parolis li, lauxsxajne reakirinte
kelkagrade la fortojn.
Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimigxis.
"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el
longedauxraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo
sxipveturadas tra cxi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita
cxiunokte reeniri en gxin. Sed nun fine mia kapo ektusxis la
teron, kaj mi povas iri, repacigxinte, al miaj prauloj."
Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin cxi tiu terura stato,
kaj li parolis:
"Antaux kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj logxis
en Algxero. Sed avareco pusxis min ekipi sxipon kaj min doni al
la marrabado. Foje, dauxriginte jam de kelka tempo cxi tiun
fikomercon, mi ensxipigis en Zante'o dervisxon, kiu deziris
vojagxi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malgxentilegaj homoj
kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontrauxe, mi
insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprocxis min
pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia
manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega
pro tio, kion al mi diris dervisxo kaj kion mi ecx al sultano ne
permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al
li la bruston per mia ponardo. Mo
|