sxajnis ecx pli terure furiozi, ol antauxe; sed jen, la
sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin
lasis. Ni strecxis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni
bezonis, por peleti la sxipon antauxen; kaj tiamaniere ni
transiris en kvin tagoj spacon suficxe grandan.
Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco,
la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia
mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta gxin nokto ni
veturadis lauxlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni
kredis ekvidi urbon, nemalproksime kusxantan. Kun granda peno ni
jxetis ankron, kiu tuj enfundigxis; poste, surakviginte
malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per cxiuj
fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis
tie en la maron, ni surbordigxis. Cxe la urba pordego ni
informigxis pri la nomo de la urbo kaj sciigxis, ke gxi estas
Hinda urbo, kusxanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi
intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie
ni refresxigis nin post nia aventurplena vojagxo. Mi ankaux
sercxis tie sagxan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro,
ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcxarto. Li
kondukis min en malmulteuzatan flankstraton gxis senpretenda
domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke
mi demandu pri Mulej.
En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo
kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li,
ke mi sercxas la sagxan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio
estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la
mortintoj, kaj kion ekarangxi por forigi ilin el la sxipo. Li
respondis, ke la sxipanaro estas versxajne, pro iu krimo,
sorcxetenita surmare; la sorcxo, diris li, kredeble
malefektivigxos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur
farigxi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kusxas. Al mi,
li kredis, apartenas cxiarajte la sxipo, kune kun gxia tuta
sxargxo, tial ke mi kvazaux gxin trovis; tamen mi nepre
prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo
malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos
min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi ricxe rekompencos
lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per
segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorcxisto Mulej ne cxesis lauxdi
nian felicxan ideon cxirkauxvolvi la velojn per sentencoj de l'
Korano. Li diris, ke tio estis nia sola sav
|