Aux infera fajr' vin formis,--
Granda Allaho ordonas al vi:
Cxiuj fantomoj obeas al li."
Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj
starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo
malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis
najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon,
sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli
ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La
kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon,
grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj
li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian
pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute
ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la
tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux
kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli
lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon
per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe
ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano,
ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la
ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere,
kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur
la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida
kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera:
armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx
la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento!
Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en
antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis
rigidaj kiel ligno.
Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam
orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed,
ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi
sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni
cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis
klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte
veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis
antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni
jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur
pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo,
kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime
ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la
fantomoj
|